MojaSlovenija.si

O PROJEKTU | ABOUT THE PROJECT

  Boštjan Burger

Slapovi Slovenije (1993-1998) Waterfalls of Slovenia

Slovenija|SLAPOVI SLOVENIJE - waterfalls|Pohorje
Framski slap

ENGLISH|SLOVENSKO

Framski potok (rivereto) fontas sur Pohorje de Slivnica, 1100 m alte, proksime de Kagerjev dom (montara domo). Tuj post ekesto, nur 170 m pli malsupre, estas ĝia unua 16 m alta kaskado. Framski slap (kaskado de Fram), nomita ankaŭ kaskado Skalce, estas kaskado de ventumila tipo, kaj estas vidinda spite al malgranda trafluo. Ĝis kaskada malsupro kondukas ideale ordigita vojeto, kaj ĉiu kiu pretas fari mallongan promenon havas ŝancon admiri akvan ventumilon.

Alireblo: La plej facila estas aliro per ŝoseo el Zgornje Hoče, tra Pohorje de Slivnica direkte al Mariborska koča (montara domo). Pli malsupre de Mariborska koča estas vojkruciĝo kun devojiĝo al Ruška koča. De tie kondukas bela vojeto al ligna piedponteto sub la kaskado. De ŝoseo ĝis trabo trans rivereto estas nur 10 min. piedire.

Lokacija GPS: N:46°29'53" E:15°33'23" nm. višina/altitude dno/bottom ~ 923 m
Slovenija|SLAPOVI SLOVENIJE - waterfalls|Pohorje

Burger Landmarks / MojaSlovenija.si

Digitalizacija dediščine: (c) Boštjan Burger, (1993) 1996-2024