| Lago de Bohinj estas la plej granda daura kaj natura lago en
        Slovenio. Laga akvonivelo estas sur alto de ~525 m super maro. Longa gi
        estas 4350 (la plej longa diagonalo), larga 1250 m (N-S) kaj profunda
        45 m. Areo de la lago estas 318 ha. La laga bordo estas longa 10.900 m.
        Deveno de la lago estas glacer-tektona: la unua kavo ekestis pro intensa
        erozia efiko de glacero al surfaco. Glacero elfosis kavon kaj inkrustis
        gian fundon per fruntaj morenoj ce orienta parto de la lago. La cefa
        alflua rivero estas Savica, kiu en la okcidenta parto de la kavo penetras
        morenojn kun traboj kaj ce Ukanc enfluas la lagon. La lago estas trafluebla
        - el gi elfluas rivero Jezernica, kiu post 100 m, kun de maldekstre
        alfluanta Mostnica (alvenas el Voje) konsistigas riveron Sava Bohinjka.
        Ce norda rando de la lago estas pluraj subakvaj karstaj fontoj, la plej
        konata el ili estas Govic. Kuriozajo: nivelo de la lago ce la fino de
        la lasta glacia epoko estis 16 m pli alta ol nun, kaj tiam la lago etendigis
        gis nuna Stare Fužine, kion pruvas tieaj fosiliaj lagaj terasoj. La lago de Bohinj estis en la jaro 1981 enmetita al regiono de Nacia
        parko Triglav. Bela rigardo al la lago estas de supro de rokoj Mirnjak
        (1540 m).  Literaturo: 
          Firbas P., 2001. Vsa slovenska jezera: Leksikon slovenskih stoječih
          voda (Ciuj slovenaj lagoj: Leksikono de slovenaj nefluantaj akvoj), Delo,
          str.(pagoj) 84-88. 
          Kunaver J., 1999. Slovenija - pokrajine in ljudje (Slovenio - regionoj
          kaj homoj), Mladinska knjiga, str.(p) 60.
               |  |