MojaSlovenija.si

O PROJEKTU | ABOUT THE PROJECT

Boštjan Burger

Slapovi Slovenije (1993-1998) Waterfalls of Slovenia

Slovenija|SLAPOVI SLOVENIJE - Akvofaloj de Slovenio

Gregorčičev slap

SLOVENSKO

Trans trabo supreniras pado dekstren super la maldekstra bordo de rivereto Malenšček kaj ĝiaj malsupraj akvofaloj. Pado malrapide ĉirkaŭiras monteton kaj antaŭ ni en malproksimo tra branĉoj aperas akvofalo de Gregorčič. Tie la pado dividiĝas al du partoj. Maldekstra kondukas al ŝlimejo, pasas ĝin kaj grundglitejo ĝis kruta supreniro helpante per kojnoj ĝis »kaldrono« en kiun falas akvofalo de Gregorčič. Bedaŭrinde, dum tiu marŝo ni preterlasis akvofalojn sub akvofalo de Gregorčič, kiuj same estas vidindaj. Dekstra vojo estas por 20 minutoj pli longa, sed ni vidas grandajn trabojn en fluejo de rivereto Volarje kaj malsuprajn akvoflojn. Dekstra vojo dum malsupreniro ne plu estas tiel bone ordigita, sur ĝi estas dika tavolo de falinta foliaro. Ĉe maldekstra flanko estas ravino, kie padeto preskaŭ perdiĝas. Ĉe la dua flanko de la ravino oni devas serĉi ĝin, sed ankaŭ poste oni devas bone zorgi por ne perdi ĝin. Preskaŭ horizontale ĉe bordo (se ni ne perdis spuron) ni venas al fluejo de rivereto Volarje (de akvofalo Brinta ĝis ĉi-tie estas 20 min. de marŝado). En riverfluejo du grandaj traboj baras rivereton kaj faras akvoprofundaĵon el kiu kiel du tufoj falas du akvosaltoj. Iomete super akvoprofundaĵo ni transiras rivereton kaj daŭrigas supren tra arbaro laŭ maldekstra bordo de rivereto. Sub la unua (malsupra) akvofalo ni transiras rivereton. Akvofalo estas tre modela kaj alta proksimume 15 m. Ĉe dekstra flanko de la akvofalejo daŭrigas padeto preter du pli grandaj akvofaloj kaj supreniras ĝis pli kruta pasejo (ĉi-tie estas kunligo kun la maldekstra padeto) kie ni devas uzi kojnojn (la plej malfacila parto de vojo sed nur 4 m de kruta deklivo, kot ekzemple kutima grimpado en altaj montaroj). De sur pinto estas majesta kaj klara rigardo al akvofalo de Gregorčič. Unika travivaĵo.

Gregorcicev slap / kliknite za povecavo / click here to enlarge...
Akvofalo de Gregorčič (285 feet) Gregorčičev slap (88m)Pluaj bildoj: Trogo de akvofalo sub akvofalo de Gregorčič|malsupra trogo de la akvofalo

Situo- GPS (WGS 84): Nordo: 46º13' 30" Oriento: 13º 39' 37" supermara alto/fundo ~454 m

Akvofalo de Gregorčič altas 88 m kaj falas en grandan ŝtonan kaldronon kiu deksraflanke estas fermita per sabloŝlimejo. Atente rigardante la dekstran flankon de akvofalo, en pluvaj tagoj eblas rimarki fontojn, de kiuj tiu situanta ĝuste apud akvoprofundaĵo aspektas kvazaŭ ĝi elfontus el la kompakta roko. Konkludo: de Selce ĝis akvofalo de Gregorčič estas iom malpli ol horo de marŝo. Vojo estas relative facila kaj nura malfacilaĵo (sen kiu oni povus la akvofalon envicigi al facile alireblaj) estas ĝuste antaŭ supreniro al la »kaldrono«. Percepto de la akvofalo estas unika kaj akvofalo de Gregorčič certe enviciĝas en la plej atrakciajn akvofalojn de Eŭropo. Konvene ordigita vojo kaj mark-signoj certe kondukus la akvofalon al la plej grandaj atrakcioj en ĉirkaŭaĵo de Tolmin kaj Kobarid. Bela duhora ekskurso, kune kun reveno!

Aliro: (Tolmin - Kobarid) - Kamno - Selce.

Slovenija|SLAPOVI SLOVENIJE - Akvofaloj de Slovenio

Burger Landmarks / MojaSlovenija.si

Digitalizacija dediščine: (c) Boštjan Burger, (1993) 1996-2024