Portorož estas la plej vigla kaj mondeca turisma centro ce slovena marbordo. Evoluo de tiu turisma loko ce la golfo de Pirano komencis en la 19a jarcento kiam estis eltrovita saniga efiko de sala koto el la proksimaj salfarejoj.

La loko estas vizitata en ciuj sezonoj car gi havas evoluintan infrastrukturon. Fabela cirkauajo kun bonefika klimato, pluraj modernaj hoteloj, kovritaj kaj varmigitaj nagbazenoj kun la mara akvo, kazino, estas bona bazo por trankviliga ripozo kaj ankau por vigla kongresa aktiveco. Proksima flughaveno ebligas rapidan atingon de ciuj partoj de Europo, apuda marino ofertas sekuran rifugejon kaj kondicojn por nautika turismo.

Historio kaj Bonfarto

La historio de Portorož estas proksime ligita al la proksimaj salfarejoj de Sečovlje. Jam en la 13-a jarcento, la benediktanoj el la monaĥejo de Sankta Laŭrenco uzis salakvon kaj koton por kuraci reŭmatajn malsanojn. Hodiaŭ Portorož reprezentas la pinton de la slovena marborda oferto kun modernaj bonfartaj servoj kaj prestiĝaj hoteloj kiel la Kempinski Palace Portorož.