MojaSlovenija.si

slovenščina English SLOVENIA TNP BOHINJSKO JEZERO PROSTORSKE FOTOGRAFIJE 360°SURROUND PHOTOGRAPHY
Boštjan Burger - Burger Landmarks

La Lago de Bohinj

virtual excursion (autumn 2015)

3D Stereo 360°

virtual excursion (winter 2004)

virtual excursion (1999)

Burger.si je Mojaslovenija.si

Lago de Bohinj estas la plej granda daura kaj natura lago en Slovenio. Laga akvonivelo estas sur alto de ~525 m super maro. Longa gi estas 4350 (la plej longa diagonalo), larga 1250 m (N-S) kaj profunda 45 m. Areo de la lago estas 318 ha. La laga bordo estas longa 10.900 m. Deveno de la lago estas glacer-tektona: la unua kavo ekestis pro intensa erozia efiko de glacero al surfaco. Glacero elfosis kavon kaj inkrustis gian fundon per fruntaj morenoj ce orienta parto de la lago. La cefa alflua rivero estas Savica, kiu en la okcidenta parto de la kavo penetras morenojn kun traboj kaj ce Ukanc enfluas la lagon. La lago estas trafluebla - el gi elfluas rivero Jezernica, kiu post 100 m, kun de maldekstre alfluanta Mostnica (alvenas el Voje) konsistigas riveron Sava Bohinjka. Ce norda rando de la lago estas pluraj subakvaj karstaj fontoj, la plej konata el ili estas Govic. Kuriozajo: nivelo de la lago ce la fino de la lasta glacia epoko estis 16 m pli alta ol nun, kaj tiam la lago etendigis gis nuna Stare Fužine, kion pruvas tieaj fosiliaj lagaj terasoj. La lago de Bohinj estis en la jaro 1981 enmetita al regiono de Nacia parko Triglav. Bela rigardo al la lago estas de supro de rokoj Mirnjak (1540 m).

Literaturo: Firbas P., 2001. Vsa slovenska jezera: Leksikon slovenskih stoječih voda (Ciuj slovenaj lagoj: Leksikono de slovenaj nefluantaj akvoj), Delo, str.(pagoj) 84-88. Kunaver J., 1999. Slovenija - pokrajine in ljudje (Slovenio - regionoj kaj homoj), Mladinska knjiga, str.(p) 60.

Burger Landmarks / MojaSlovenija.si

Digitalizacija dediščine: (c) Boštjan Burger, (1993) 1996-2024