| Boka estas karsta erupcianta fonto, akvofalo kaj
torenta rivereto, dekstra alfluo de Soča.
PRISKRIBO:
Eĉ pri akvofalo alta 15-20 m oni povas diri ke estas solida kaj menciinda.
Kion vi dirus pri akvofalo, larĝa kaj fortmuĝanta kiu falas pli ol 100
m? Akvofalo Boka kun falo de 106 m kaj larĝo de 18 m, sendube stas
la plej majesta akvofalo en Slovenio, kaj ankaŭ en Eŭropo ne estas multaj
kiujn oni povus kompari kun ĝi. Se ni aldonus ankoraŭ 38 m de trogo en
kiun falas "oficiala" parto de akvofalo, tiam ni havas la plej altan akvofalon
en Slovenio (alta 144 m).
En la plej sekaj periodoj havas la akvofalo trafluon de du kubajn metrojn
po sekundo, dum abundaj pluvoj trafluo kreskas al potencaj cent kubaj metroj
po sekundo. Spite al sia potenco, ĝi ne estas konata kiel Savica, Rinka,
aŭ Peričnik, kvankam oni povus preni ĉiujn tri kune, iliajn larcojn
triobligi, kaj ilia komuna potenco ne superus tiun de Boka. Ankaŭ aliro
ne estas malfacila, ĝi estas videbla de ŝoseo iomete antaŭ Bovec (el
direkto Kanin-Bovec).
ALIRO:
De Bovec 3 km direkte al Žaga. Ĉe ponto, tuj post torentrivereto
Boka, estas ordigitaj parkumlokoj. Trans la ŝoseo ni alvenas
al makadama vojo, kiu post 100 m dividiĝas al vojeto trans la torenta
rivereto ( ĝis sekurigita grimpvojo al erupcianta fonto super akvofalo),
kaj vojeto kiu kondukas ĝis arbaro kaj poste serpentumas apud abisma rando
ĝis akvofalo Boka. La akvofalo dum la tuta marŝo estas antaŭ ni, ĝi
ŝanĝiĝas dumvoje ĝis kiam antaŭ ni ne stariĝas belega vidaĵo de
la majesta akvofalo. Por la tuta vojo de parkumloko ĝis akvofalo ni bezonas
40 minutojn de la modera marŝado. |

Višina slapa: 144 m
Height: 471 feet
|