World Heritage
Slovenščina English SLOVENIJA JAME IN KRAS RPŠJ ZEMLJEVID::MAP
Boštjan Burger - Burger Landmarks

Regiona parko Škocjanske jame

Pro sia eksterordinara graveco por monda natura heredaĵo, estis Škocjanske jame en la jaro 1986 enskribitaj en la liston de monda heredaĵo de Unesco. Respubliko Slovenio promesis zorgi pri protektado de Škocjanske jame kaj faris Leĝon pri Regiona parko Škocjanske jame. La parkon mastrumas publika entrepreno Parko Škocjanske jame, Slovenio, Škocjan n-ro 2. Regiona parko Škocjanske jame situas en sudokcideta parto de Slovenio, sur klasika karsto, teritorio kie esplorantoj unue komencis malkaŝi karstajn formojn: karstajn kavojn kaj aliajn karstajn fenomenojn. Internacie agnoskita esprimo en karstologio »dolina (valo)« havas sian hejmrajton ĝuste en la valoj de Škocjan (Granda kaj malgranda valo). Tie la rivero Reka lastfoje sinkas al subtero. Regiona parko apartenas al la komunumo Divača. Ĝia areo mezuras 413 ha kaj ampleksas surfacon de kavoj, terenojn super kavoj, sistemon de sinkriveroj kaj kanjonon de rivero Reka ĝis la ponto en Škofije.

Limoj de la parko iras al okcidento ĝis aŭtoŝoseo Kozina-Divača, norde enhavas parton de Divaški kras (Karsto de Divača) kaj en sudoriento atingas montpiedojn de Brkini, konsistanta el sedimentoj. Transiro de la rivero el sedimentajaj al kalcikarbonataj rokoj estas nomita kontakta karsto, tial Škocjanske jame, situantaj sur tia transira tereno estas unika ekzemplo de tiu fenomeno. Regiona parko entenas karakterizan kaj unikan karstan pejzaĝon. Tie sur unu loko estas amasitaj pluraj karstaj fenomenoj. Kun reto de kavoj, sinkvaloj, kaj opaj kulturaj monumentoj formas la Regiona parko tipikan karstan »arkitekturon«. Apartaj klimataj cirkonstancoj en la valoj kaj ĉe enirejoj al kavoj, ebligas aperon kaj interplektado de alpa kaj mediteranea flaŭroj. Unika diverseco de plantoj kaj bestoj, kuniĝinta en kunekzistado sur eksterordinare malgranda spaco, donas al tiu teritorio gravan biologian variecon. Okupantoj en parkaj servoj kunlaborante kun loĝantoj zorgas pri protektado de naturaj ekosistemov kaj arkeologiaj terenoj, renovigo de la konstruheredaĵo kaj kunnatura mastrumado.
Škocjanske jame havas escepte disbranĉitan sistemon de subteraj ŝaktoj kaj naturaj tuneloj longaj 5,8 km. Altdiferenco ĝis la plej malsupra punkto en la kavoj estas 209 m. La kavoj estas la plej konata sur teritorio de la klasika karsto. Per translokiĝo de sinklokoj en la geologia pasinteco sur tiu kontakta zono, formiĝis sub tiuj kavoj pluraj sinkaj valoj. Granda kaj Malgranda valo ravigas ĉiun vizitanton per sia profundeco de 163 m. La plej bela vidaĵo de ambaŭ valoj, kun natura ponto kaj kavo kiu dividas ilin, estas de sur aparta rigardloko. Profundo de la kanjono kelkfoje superas 100 m. Škocjanske jame havas verŝajne la plej grandan salonon en Eŭropo kun surfaco de 12.000 m2 (1,2 ha). Reka fluas sub tero preskaŭ 40 km malproksime gxis fontoj de Timava en la Triesta golfo.
Sur protektata areo de la Parko estas tri etaj kolonioj kun la tipa karsta arkitekturo: Škocjan, Betanja kaj Matavun. Aparte estas interesa kompleta kolonio Škocjan, kiu en la pasinteco estis fortikaĵo kaj estas urbanisma monumento kun la placo kaj preĝejo de sankta Kancijan, laŭ kiu kavij ricevis sian nomon. Sur teritorio de la Parko estas kelkaj arkeologiaj lokoj kaj elfosejoj kolonioj, tombejoj, kaj kavaj eltrovejoj). Ili devenas el diversaj arkeologiaj tempoj kaj pro sia aparta valoro estas en la reĝimo de protektado de kultura heredaĵo. Ŝtonaj domoj kun ŝtonaj putoj – fontoj de la vivo, portaloj, garbejo por draŝado kaj konservado de la grenoj, akvaj muelejoj, glaciejoj por konservado de glacio kaj tombejoj kun malnovaj steleoj konsistigas kulturan cirklon de indiĝena vivo.
Vizitantoj estas invitititaj plene travivi belecon de Karsta provinco en nia Parko kaj per tio helpi al ni protekti naturajn kaj kulturajn valorojn por ĉiuj el ni kaj por la venontaj generacioj.(Esperanta traduko de la teksto ĉe panoramaj bildoj: Djordje Obradović)

MojaSlovenija.si

(c) Boštjan Burger, (1993) 1996-2018