MojaSlovenija.si

slovenščina English SLOVENIJA POHORJE GEOGRAFIJA - GEOGRAPHY (VISOKO BARJE/HIGH PEAT SWAMPLAND)

PROSTORSKE FOTOGRAFIJE 360°SURROUND PHOTOGRAPHY

Boštjan Burger - Burger Landmarks

Lovrenška jezera

Burger.si je Mojaslovenija.si

Lovrenško barje (marĉo) estas la plej alta marĉo en Slovenio. Ĝi konsistas el du partoj kiujn dividas mallarĝa zono de arbaro. Karakterizo de tiu marĉo estas 20 lagetoj, nomitaj ankaŭ marĉaj fenestroj, de tie venas nomo Lovrenška jezera (lagoj). Lagoj estas rezulto de depresioj en la ŝtona bazo plenigitaj per akvo. La marĉo situas sur montkresto (supermara alto 1520 m) kaj ekestis kiel minerala marĉo sur ondumita nepermeabla geologia fundo. Alta marĉo estiĝis per laŭgrada kolektiĝo de torfo. Aĝo de la marĉo estas taksita al proksimume 8000 jarojn, ekestis do en postglacia erao. La tuta marĉa areo ne havas surfacan alfluon sed ensorbas nur atmosferajn akvaĵojn. Lagetoj sekundare ekestis ankaŭ de erozia efiko, ĉar la fundo de ĉiuj estas en la torfo. Tavolo de torfo en la centra parto de marĉo estas dika ĝis 3 m, lagetoj estas profundaj ĉirkaŭ 1 m

Burger Landmarks / MojaSlovenija.si

Digitalizacija dediščine: (c) Boštjan Burger, (1993) 1996-2024