Bohinjska Bistrica estas la plej granda kolonio en areo de la
lago de Bohinj. Malpli konata estas fakto ke tie estis unua slovena skicentro.
Jam en la jaro 1914 estis tie organizitaj unuaj ski-kursoj. Super
kolonio estas nun ordigita skicentro Kobla. Proksime estas ankaŭ Nacia
parko Triglav. Loko estas ligita per bona ŝoseo al Bled kaj Selška
dolina, 6327 longa fervoja tunelo ebligas ligon kun Posočje. Kuriozaĵo:
tunelo de Bled estis finita en la jaro 1906 kaj estis la plej longa fervoja
tunelo en Slovenio. |