Naturaj kaj historiaj kuriozaĵoj, beleco de la loko kaj ĉirkaŭaĵo
kaj bona geografia situo, estis idela bazo por evoluo de Bled al unu el
la plej grandaj turismaj centroj en Slovenio. Milda subalpa klimato igas
restadon en tiu loko pli agrabla. Meza temperaturo en junio estas 19º
C, en januaro –1,7ºC.Apude troviĝas unu el la plej bonaj
golf-ludejo en la mondo. Bled estas ankaŭ administra centro de Nacia
parko Triglav. La lago estas fama ankaŭ kiel scenejo de internaciaj mondaj
ĉampionadoj pri remado. Lago de Bled situas 475 m super maro. Longa ĝi
estas 2120 m kaj larĝa 1380 m, ĝia areo estas 144 hektarojn, plej granda
profundeco 30,6 m. Laga akvo atingas en julio temperaturon de 25º C. La insulon vi povas atingi per karakteriza bleda gondolo nomita
"pletna". De laga akvonivelo ĝis insula supro gvidas vin 99 ŝtupoj.
Kiam juna paro decidas geedziĝi en la preĝejo de ĉielirado de Maria
estas kutimo ke juna novedzo portas novedzinon tra ĉiuj 99 ŝtupoj.
Apud preĝejeto staras populara sonorilo de deziroj el la jaro
1534. Parokia preĝejo
Unua kapeleto estis sur tiu loko starigita jam antaŭ jaro 1000. En
la 15-a jarcento estis konstruita gotstila preĝejo, nuna preĝejo estis
konstruita kaj konsekrita al sankta Martino en la jaro 1905.
Aŭtoro de la internaĵa pentraĵo estis akademia pentristo Slavko
Pengov, kiu realigis freskojn inter la jaroj 1932 kaj 1937. La plej bela rigardo al Insulo de Bled estas el apuda monteto Osojnica. Nur 4 km for de Bled situas Vintgar,
vera perlo de la naturo. |
|